Psalms 111


1Haleluja!
Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro,
En rondo de piuloj kaj en kunveno.
2Grandaj estas la faroj de la Eternulo,
Serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas.
3Bela kaj majesta estas Lia verko,
Kaj Lia justeco restas eterne.
4Memorindaj Li faris Siajn miraklojn;
Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.
5Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas;
Li memoras eterne Sian interligon.
6La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo,
Doninte al ili la heredon de gentoj.
7La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco;
Perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj;
8Ili estas fortikaj por eterne,
Faritaj per vero kaj honesto.
9Liberigon Li sendis al Sia popolo;
Li aranĝis por ĉiam Sian interligon.
Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.
10Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo;
Bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj.
Lia gloro restas eterne.
Copyright information for Esperanto